2 Samuel 22

1Kaj David eldiris antaŭ la Eternulo la vortojn de la sekvanta kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de ĉiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul. 2Li diris: La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikaĵo, kaj mia Savanto. 3Dion, mian Rokon, mi fidas; Mia ŝildo, kaj la korno de mia savo, mia fortigo, kaj mia rifuĝejo; Mia Savanto, kiu helpas min kontraŭ maljusteco. 4Mi vokas al la Eternulo, la glorinda; Kaj mi saviĝas de miaj malamikoj. 5Ĉar ĉirkaŭis min la ondoj de la morto, Torentoj pereigaj min teruris; 6La ŝnuroj de Ŝeol min ĉirkaŭis; La retoj de la morto min atingis. 7En mia premiteco mi vokis la Eternulon, Kaj al mia Dio mi vokis; Kaj el Sia templo Li aŭdis mian voĉon, Kaj mia krio atingis Liajn orelojn. 8Ektremis kaj ekskuiĝis la tero, La fundamentoj de la ĉielo ekmoviĝis Kaj ekŝanceliĝis, ĉar Li koleris. 9Leviĝis fumo el Lia nazo, Kaj ekstermanta fajro el Lia buŝo; Karboj ekflamis de ĝi. 10Li klinis la ĉielon kaj iris malsupren, Kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj. 11Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis, Kaj Li portiĝis sur la flugiloj de la vento. 12Li ĉirkaŭigis Sin per mallumo kiel per tendo, Per densaj nuboj, plenaj de akvo. 13De la brilo antaŭ Li Ekbrulis karboj per fajro. 14El la ĉielo ektondris la Eternulo, Kaj la Plejaltulo aŭdigis Sian voĉon. 15Li ĵetis sagojn, kaj dispelis ilin; fulmon, kaj konfuzis ilin. 16Kaj malkovriĝis la kuŝujoj de la maro, Nudiĝis la fundamentoj de la universo, De la minaca voĉo de la Eternulo, De la kolera spirado de Lia nazo. 17Li etendas el supre la brakon, kaj prenas min; Li eltiras min el grandaj akvoj; 18Li savas min de mia potenca malamiko, De miaj malamantoj, ĉar ili estas pli fortaj ol mi. 19Ili atingis min en la tago de mia malfeliĉo; Sed la Eternulo fariĝis mia subteno. 20Kaj Li elkondukis min en vastan lokon; Li liberigis min, ĉar Li estas favora al mi. 21La Eternulo rekompencas min laŭ mia justeco; Laŭ la pureco de miaj manoj Li repagas al mi. 22Ĉar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, Kaj mi ne faris malbonon antaŭ mia Dio. 23Ĉar ĉiuj Liaj leĝoj estis antaŭ mi, Kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi. 24Mi estis senkulpa antaŭ Li, Kaj mi gardis min, ke mi ne peku. 25Kaj la Eternulo rekompencis min laŭ mia justeco, Laŭ mia pureco antaŭ Liaj okuloj. 26Kun favorkorulo Vi estas favorkora, Kun piulo Vi estas pia; 27Kun purulo Vi agas laŭ lia pureco, Kaj kun maliculo laŭ lia maliceco. 28Popolon humilan Vi helpas; Kaj per Viaj okuloj Vi malaltigas la fierulojn. 29Ĉar Vi estas mia lumilo, ho Eternulo; La Eternulo lumigas mian mallumon. 30Ĉar kun Vi mi forkurigas militistaron; Kun mia Dio mi transsaltas muron. 31La vojo de Dio estas perfekta; La parolo de la Eternulo estas tute pura; Li estas ŝildo por ĉiuj, kiuj Lin fidas. 32Ĉar kiu estas Dio, krom la Eternulo? Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio? 33Dio fortikigas min per forto; Kaj Li perfektigas mian vojon. 34Li similigas miajn piedojn al cervaj, Kaj starigas min sur miaj altaĵoj. 35Li instruas mian manon militi, Kaj miajn brakojn streĉi kupran pafarkon. 36Vi donis al mi la ŝildon de Via savo; Kaj Via favoro min grandigas. 37Vi larĝigas mian paŝon sub mi, Por ke ne ŝanceliĝu miaj piedoj. 38Mi persekutas miajn malamikojn, kaj ekstermas ilin; Kaj mi ne revenas, ĝis mi ilin pereigas. 39Mi pereigas kaj frakasas ilin, ke ili ne povas plu leviĝi; Ili falas sub miajn piedojn. 40Vi ĉirkaŭzonas min per forto por la milito; Miajn atakintojn Vi ĵetas sub min. 41Vi forkurigas de mi miajn malamikojn, Kaj miajn malamantojn mi ekstermas. 42Ili rigardas ĉirkaŭen, sed ne venas helpanto; Al la Eternulo, sed Li ne respondas al ili. 43Mi disfrotas ilin simile al polvo de la tero; Kiel stratan koton mi ilin disbatas kaj dispremas. 44Vi savas min de la ribeloj de mia popolo; Vi gardas min, ke mi estu ĉefo super la nacioj; Popolo, kiun mi ne konas, servas min. 45Aligentuloj respektegas min; Ili obeas min per atentaj oreloj. 46Aligentuloj senfortiĝas, Kaj kuras terurite el siaj fortikaĵoj. 47Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko; Alte glorata estu mia Dio, la Roko de mia savo: 48Tiu Dio, kiu donas al mi venĝon Kaj submetas al mi popolojn; 49Kiu forkondukas min de miaj malamikoj, Altigas min super miaj atakintoj, Kaj savas min de perfortulo. 50Tial mi gloras Vin, ho Eternulo, inter la popoloj, Kaj pri Via nomo mi kantas. 51Li donas grandan helpon al Sia reĝo, Kaj faras favoraĵon al Sia sanktoleito, Al David kaj al lia idaro, por eterne.

Copyright information for Esperanto